Mafra estas portugala urbo de la Lisbona regiono, de la Metropola Areo de Lisbono kaj de la Distrikto Lisbono kun ĉirkaŭ 20 781 loĝantoj.
Rapidaj faktoj municipo de Portugalio • urbo de Portugalo, Administrado ...
Fermi
La urbo Mafra estas sidejo de la municipo Mafra, kun 291,66 km² de areo kaj 86 521 loĝantoj (2021), subdividita en dek unu freguesias. La municipa teritorio limas norde kun Torres Vedras, nordoriente kun Sobral de Monte Agraço, oriente kun Arruda dos Vinhos, sudoriente kun Loures, sude kun Sintra kaj okcidente estas marbordo al Atlantiko. Kvankam ĝi estas unu de la plej etendaj municipoj de la regiono, Mafra enhavas apenaŭ 3% de la loĝantaro de la metropola areo.
Ĉefa vidindaĵoj estas la Nacia Palaco de Mafra (ĉefa verko de la portugala baroko kaj Monda heredaĵo de Unesko, kiu utilis kiel inspiraĵo por verkoj kiel Memorial do Convento, de José Saramago), kaj gravas ankaŭ la arbaro Tapada Nacional de Mafra, la tipa domaro Mata Pequena, la arbaro Penedo do Lexim, la Tutmonda Surfejo de Ericeira kaj kuirartaj produktoj kiel la Pano de Mafra.