Manaŭso
urbo en Brazilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Manaus [maNAuz/maNAuŝ], esperantlingve Manaŭso aŭ foje Manaŭo, estas brazila urbo proksime de la enfluo de rivero Negro en riveron Amazono (rivero). Ĝi situas nur kelkdek kilometrojn de la ekvatoro, kvazaŭ meze en ĝangalo (pluvarbaro) kaj havas ekstreme tropikan klimaton. Ĝi estis fondita en 1669 de portugalaj kolonizantoj. Sian jubileon ĝi festas ĉiujare je la 24-a de oktobro.
Urbo Manaŭso | |||||
Flago | Blazono | ||||
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Datreveno | 24-a de oktobro | ||||
Fondiĝo | 1669 | ||||
Nomo de la loĝanto | manaŭsano (manauara) | ||||
Moto | "Nap dlise or amozen" | ||||
Urbestr(in)o | Arthur Virgílio (PSDB) ĝis 2021 | ||||
Situo | |||||
Subŝtato | Amazonio (ŝtato) | ||||
Mezoregiono | Centro Amazonense | ||||
Mikroregiono | Manaus | ||||
Najbaraj urboj | Ne disponebla | ||||
Geografiaj aspektoj | |||||
Areo | 11.401,06 km² | ||||
Loĝantaro | 1.802.014 loĝ. 2010 [1] | ||||
Loĝdenso | 152,5 loĝ./km² | ||||
Alteco | 92 metroj | ||||
Klimato | ekvatora | ||||
Horzono | UTC-4 | ||||
Sociaj indikiloj | |||||
IHD | 0,774 2000 [2] | ||||
MEP | R$ 31.916.257.000 (6) - 2006 [3] | ||||
MEP per capita | R$ 18.902,00 2006 [3] | ||||
Pro la ebleco ekskursi sur la riveroj ĝi estas ŝatata celo de turistoj,al kiuj tamen nepre rekomendindas taŭga vakcinado kaj preventado kontraŭ malario kaj aliaj tropikaj malsanoj.
Vidindaĵoj estas ekzemple la urba teatro, la doganeja domo,la palaco de justico kaj precipe la kunfluo de la du riveroj, nomata renkontiĝo de la akvoj. Kvankam preskaŭ 1.200 km disigas tiun lokon de la riverbuŝo ĉe Atlantiko, ĝi situas en alteco de nur ĉirkaŭ 90 metroj super marnivelo. Tio signifas, ke Amazono havas mezan deklivon de malpli ol 10 centimetroj je unu kilometro.
Manaus havas du sezonojn, vintron (januaro-junio) kaj someron (julio-decembre). Vintre, la klimato ĝenerale estas ĉirkaŭ 23C kaj 30C. Somere, ĉirkaŭ 30C kaj 42C.