Manuel de Seabra
From Wikipedia, the free encyclopedia
Manuel de Seabra (naskiĝis la 7-an de julio 1932 en Lisbono, Portugalio, mortis la 22-an de majo 2017 en Barcelono) estis profesia verkisto, kiu uzis la portugalan, la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Manuel de Seabra | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de julio 1932 (1932-07-07) en Lisbono | ||||
Morto | 22-an de majo 2017 (2017-05-22) (84-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • Esperanto • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto tradukisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Barcelono vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li tradukis multajn verkojn de la monda literaturo ĉefe al la kataluna. Ekde 2000 li prezidas la Associació Col·legial d'Escriptors de Catalunya (Asocio de la verkistoj de Katalunio). Kiel membro de Esperanta PEN-Centro kaj de Esperantlingva Verkista Asocio, en 1998 li iniciatis (kune kun Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno), ke jaron post jaro William Auld kandidatu por la Nobel-premio pri literaturo.