Marie Marvingt
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marie MARVINGT (n. la 20-an de februaro 1875 en Aurillac - m. la 14-an de decembro 1963 en Laxou) estis franca atletino, montgrimpistino, aviadistino, ĵurnalistino kaj verkistino. Ŝi famiĝis kiel la plej ordenita kaj premiita virino en la historio de Francio, ĉefe pro siaj multaj grandfaroj kaj rekordoj en diversaj sportoj. Ŝi ekzemple estis la unua ina montgrimpisto de multaj pintoj de la francaj kaj svisaj Alpoj.
Marie Marvingt | |
---|---|
Marie Marvingt antaŭ aviadilo. | |
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Félicie Élisabeth Marvingt |
Naskiĝo | 20-a de februaro 1875 en Aurillac (Cantal, Francio) |
Morto | 14-a de decembro 1963 en Laxou (Meurthe-et-Moselle, Francio) |
Tombo | Cimetière de Préville |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | rapidsketisto • ĵurnalisto • skermanto • piloto • esperantisto • balonisto • verkisto • montgrimpanto • biciklisto |
Marie Marvingt estis elstara balonistino, pionira aviadistino kaj dum la Unua mondmilito fariĝis la unua virino, kiu plenumis aerajn bombardmisiojn. Ŝi cetere estis kompetenta flegistino, kaj precipe fakuliĝis pri aviada medicino. Ŝi klopodis por la kreado de aeraj ambulancoj tra la tuta mondo. Marie Marvingt akiris licencion pri literaturo kaj scipovis almenaŭ kvin lingvojn, inkluzive de Esperanto.