Marigvano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Marigvano (Amblyrhynchus cristatus) estas igvano loĝanta nur sur Galapagoj kiu havas kapablon, unika inter modernaj lacertoj, loĝi kaj manĝi en la maro, kio faras ĝin marreptilio. La Marigvano povas plonĝi ĉirkaŭ 10 m en akvon. Ĝi etendiĝis al ĉiuj insuloj en la arkipelago, kaj estas foje nomata Galapaga marigvano. Ĝi loĝas precipe sur la rokaj galapagaj marbordoj, sed povas esti vidata ankaŭ ĉe marĉoj kaj strandoj el mangrovoj.