Markus Wolf
From Wikipedia, the free encyclopedia
Markus Johannes («Mischa») WOLF (naskiĝis la 19-an de januaro 1923 en Hechingen; mortis la 9-an de novembro 2006 en Berlin) estis dum jardekoj gvidanto de spionorganizo de GDR.
Markus Wolf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Markus Johannes Wolf |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1923 (1923-01-19) en Hechingen |
Morto | 9-an de novembro 2006 (2006-11-09) (83-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Zentralfriedhof Friedrichsfelde |
Lingvoj | rusa • germana |
Ŝtataneco | Germanio • Sovetunio • Germana Demokratia Respubliko |
Alma mater | Karl Liebknecht School • Moskva Ŝtata Aviada Instituto |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Friedrich Wolf |
Frat(in)oj | Konrad Wolf • Thomas Naumann |
Infano | Franz Wolf |
Okupo | |
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • intelligence officer |
Lia patro (Friedrich Wolf) estis kuracisto kaj dramverkisto; lia frato (Konrad) estis filma reĝisoro. Lia familio vivis en la 1930-aj, 40-aj jaroj en Moskvo. Markus Wolf hejmenvenis kun la Ulbricht-grupo al orienta Germanio.
Li estis dum longa tempo senvizaĝa homo en okcidento. Oni fotis lin nur komence de la 1980-aj jaroj en Stokholmo. Lia foto kun sunŝirmaj okulvitroj iĝis kovrilfoto en multaj gazetoj.
Wolf forlasis la organizon jam en 1986, - laŭ li - je efiko de la perestrojko.
Post reunuiĝo de Germanio, li fuĝis al Moskvo, poste li hejmenvenis tra Aŭstrio. La juĝistaro de Düsseldorf juĝis lin en 1993 je 6-jara prizono. Pli poste oni rompis la juĝon kaj Wolf estis provizore liberigita.
Markus Wolf verkis biografion kaj aperis ofte antaŭ la publiko
Lia libro La amikoj ne mortas (2002) estis tre populara en Germanio.