Marĉo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marĉo ekestas, se en malsekaj terenoj akumuliĝas plantorestoj, kiuj pro manko de oksigeno malkomponiĝas (disputras) nur nekomplete. Marĉo konsistas el diversaj torf-tavoloj.
Oni diferencigas du specojn. Ekzistas
- marĉoj, kiujn enfluas grunda akvo (ili formiĝis ekzemple en iamaj lagoj) kaj
- marĉoj sen ligo al grunda akvo, akvumitaj nur per pluvakvo.