Marŝado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Marŝado aŭ piedirado aŭ paŝado estas sporto aŭ libertempa okupado, kiu konsistas je piedirada promeno en la naturo.
Marŝadon oni praktikas aŭ nur kiel celo por fortigi la korpon aŭ trankviligi la menson, sed ankaŭ, ĉefe iam, por specifaj celoj kiel esplorado, laborserĉado, fuĝado aŭ komercado. Oni nomas tiun formon de marŝo ankaŭ migrado.
En la eŭropaj Alpoj marŝado estas centra ero de la somera turismo, sed ne nur ligita al montoj. Ĉiuj pejzaĝe belaj regionoj en Eŭropoj proponas prilaboritajn kaj markitajn marŝadpadojn.