Matematika modelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Matematika modelo estas abstrakta modelo, kiu uzas matematikan lingvon por priskribi la konduton de sistemo. Ĝi estas tradukado de efektiveco ĝis konceptaro por povi apliki ilojn, teknikojn kaj matematikajn teoriojn. Poste, ĝenerale, matematikaj rezultoj akiritaj de predikatoj aŭ operacioj estas tradukataj reen al reala mondo. Matematikaj modeloj estas uzitaj aparte en la natursciencaj kaj inĝenieradaj disciplinoj (kiel fiziko, biologio, kemio, elektra inĝenierado), sed ankaŭ en la socia scienco (kiel ekonomiko, sociologio, politika scienco).
Ĉi tiu artikolo temas pri abstrakta priskribo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Modelo. |