Maŝintradukado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŝintradukado aŭ maŝina tradukado estas procezo de aŭtomata tradukado de unu natura lingvo al alia pere de komputilo. Maŝintradukado daŭre restas nevenkita defio por informadiko, pli specife por ĝia branĉo lingvokomputiko. Hodiaŭ jam haveblas pluraj sistemoj, kies eliro ne estas perfekta, sed estas sufiĉe altkvalita por esti uzata en multaj kampoj, kie ĝi helpas al homaj tradukantoj.
Oni ofte sugestas Esperanton kiel taŭgan ilon por maŝintradukado - aŭ kiel fontolingvo por tradukado en naciajn lingvojn, aŭ kiel pontolingvo, pere de kiu oni tradukas tekstojn de unu nacia lingvo al alia. Projektoj prilaborantaj kaj utiligantaj tiujn ĉi trajton de Esperanto estas ekzemple Distribuita Lingvo-Tradukado (DLT), aŭ la pli nova UNIKOM.