Meg Ryan
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Meg RYAN, origine: Margaret Mary Emily Anne HYRA (naskiĝis la 19-an de novembro, 1961 en Fairfield, Konetikuto) estas usona aktorino.
Meg Ryan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Meg Ryan en 2009 | |||||
Persona informo | |||||
Meg Ryan | |||||
Naskonomo | Margaret Mary Emily Hyra | ||||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1961 (1961-11-19) (62-jaraĝa) en Konektikuto, Usono | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Bel Air vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Novjorko • Universitato de Konetikuto • Bethel High School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Dennis Quaid (1991-2001) | ||||
Infanoj | Jack Quaid vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Meg Ryan vd | ||||
Okupo | televida aktoro voĉaktoro ĝenra aktoro filmproduktoro modelo filmaktoro aktoro filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1981 ĝis nun | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi komencis aktoradi, por financi sian studadon en la universitato de Novjorko. En 1981 ŝi havis sian unuan filmrolon kaj de 1982 ĝis 1984 ŝi aperis en la televidserio As the World Turns. La reĝisoroj aparte ŝatis ŝian kapablon, plori je komando.
Famon ŝi atingis per filmoj kiel Top Gun (1986) kaj When Harry Met Sally (1989). Kune kun Tom Hanks ŝi agis en Sleepless en Seattle kaj You've Got Mail. En tiuj filmoj ŝi videblis en la rolo de la ĉarma, ege romantikema virino, sed ŝi ankaŭ montris, ke ŝi kapablas prezenti tute alispecajn rolojn. En When a Man Loves a Woman (1994) ŝi ekzemple aperis kiel alkoholmania patrino kaj en Addicted to Love (1997) ŝi montris sin kiel venĝema eks-amatino.
En la jaro 1991 Meg Ryan edziniĝis al la aktoro Dennis Quaid, la filo Jack Henry naskiĝis en 1992. La geedzoj disiĝis, divorcis en 2001. En januaro de 2006, Ryan adoptis 14-monatan filinon el Ĉinio, nome Daisy True.