Meksika Altebenaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meksika Altebenaĵo (hispane Altiplanicie Mexicana) estas vasta arida ĝis duonarida altebenaĵo kiu okupas multon de norda kaj centra Meksiko. Kun averaĝa altitudo de 1 825 metroj super marnivelo, ĝi etendiĝas ekde la uson-meksika landlimo en la nordo ĝis Neĝmontaro en la sudo, kaj estas oriente kaj okcidente limigita de respektive Orienta Patrinmontaro kaj Okcidenta Patrinmontaro. Malalta orienten-okcidenten iranta Montaro en la subŝtato de Zakateko subdividas la altebenaĵon en nordajn kaj sudajn partojn. Tiuj du partoj, nomataj Norda Altebenaĵo (Mesa del Norte) kaj Centra Altebenaĵo (Mesa Central), nuntempe ĝenerale estas konsiderataj de geografoj kiel partojn de unuobla altebenaĵo. Meksika Altebenaĵo plejofte estas kovrata de dezertoj kaj kserofitaroj, kun pinaroj kaj kverkaroj kiuj okupas la ĉirkaŭantajn montarojn kaj formas la madreajn arbarinsulojn sur iuj de la internaj montoĉenoj.
Meksika Altebenaĵo | ||
---|---|---|
montara sistemo • altebenaĵo | ||
La plej alta punkto | (2 435 m)[1] | |
Longeco | 1 532 km | |
Kontinento | Ameriko | |
Situo | Meksiko | |
Geografia situo | 24° 0′ N, 103° 0′ U (mapo)24-103 f1 | |