Meksikaj sekaj arbaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Meksikaj sekaj arbaroj estas tutmondaj 200-regiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Meksiko. La ekoregiono inkluzivas la sek-arbarajn ekoregionojn de la pacifik-oceana marbordo de Meksiko ekde Sinaloa kaj suda Malsupra Kalifornio ĝis Gvatemalo. Ĝi estas unu el la tutmondaj 200-unuoj, kiuj estas prioritataj regionoj por la naturkonservado.
La regiono kovras areon de 315 000 kvadrataj kilometroj kaj inkluzivas ok ekoregionojn :
- Jaliskaj sekaj arbaroj
- Balsasaj sekaj arbaroj
- Baĥiaj sekaj arbaroj
- Chiapas-Malaltaĵaj sekaj arbaroj
- Transira subtropik-seka arbaro de Sonora-Sinaloa
- Sud-Pacifikaj sekaj arbaroj
- Sekaj arbaroj de Sinaloa
- Laguna-montaraj sekaj arbaroj.