Metroo de Medellín
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Medellín (hispane Metro de Medellín), realnome Metropola trajno de la Valo de Aburrá (hispane Tren metropolitano del Valle de Aburrá), estas la metroa sistemo de la metropola areo de la Valo de Aburrá en Antjokio, Kolombio; Ĝi konsistas el tri fervojlinioj, nome: du komercaj servolinioj: linio A kaj linio B;[1] kaj proviza linio: linio C kiu provizas linion B kaj nur disponigas komercan servon en iaj okazoj.[2] Kune ili sumas totalan longon de 34,52 kilometroj.[1] Estas 27 stacioj en funkciado, ĉiuj estas adaptitaj por faciligi eniron al personoj kun reduktita moviĝeblo (PRM).[1] Tiu ĉi transportsistemo estas administrata de la ŝtata kompanio "Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá Ltda. - Metro de Medellín Ltda".
Metroo de Medellín Metro de Medellín | |
---|---|
Novaj trajnoj de la Metroo de Medellín | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Valo de Aburrá, Antjokio, Kolombio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 30-a de novembro 1995 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 34,52 km |
Nombro de linioj | 2 A B |
Nombro de stacioj | 27 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Medeĝino, Departemento Antjokio |
Transportisto | Empresa de Transporte Masivo del Valle de Aburrá Ltda.- Metro de Medellín Ltda. |
Ĝi formas parton de SITVA ("Integrita transportsistemo de la Valo de Aburrá", hispane Sistema integrado de transporte del Valle de Aburrá), kune kun la Telfero de Medellín, aŭtobusoj en buskoridoroj Metroplús, la Integra Transportsistemo (SIT) kaj la tramvojo de Medellín.[1]
Kiel unua sperto de moderna amastransporto en Kolombio kaj la sola metroa sistemo en la lando, la Metroo de Medellín respondas al la plej ellaboritaj urbaj planoj de la Departemento Antjokio.[3]