Miĥail Ĵarov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Miĥail Ivanoviĉ ĴAROV (ruse Михаил Иванович Жаров; naskiĝis la 27-an de oktobro 1899 en Moskvo, mortis la 15-an de decembro 1981 samurbe. Li estis eminenta rusa, sovetia aktoro kaj reĝisoro de teatro kaj kino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Patro Ivan Nikolajeviĉ Ĵarov (1871-1951) estis trovito, do en moskva Nikolajevskij orfejo li akiris familian nomon Ĵarov de sia vartistino. Patrino Anna Semenovna (1874-1957) estis kamparanino veninta Moskvon el Smolenska gubernio. La patro estis tipografiisto. Krom filon Miĥail la gepatroj havis ankoraŭ tri filinojn: Lidia (1902-1986), Aleksandra (1907-1969) kaj Nina (1911-1989). La familio loĝis en la bela distrikto de Moskvo nomata Samoteka.
Ekde 1913 Miĥail laboris kune kun la patro en la presejo kiel kompostisto.