Milito de Hispana Sendependiĝo
milito inter Hispanio kaj Francio (1807–1814) / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Milito de Hispana Sendependiĝo estas la nomo kiun ricevas en Hispanio la militaj operacioj kiuj okazis inter la 2-a de majo de 1808 kaj la jaro 1814, kontraŭ francaj trupoj, senditaj de Napoleono la 1-a por aldoni Hispanion al la Franca Imperio, sub la reĝado de lia frato Joseph Bonaparte. En aliaj historiografioj oni uzas la nomon Duoninsula Milito, kvankam ekzistas la diferenco ke tiu ĉi lasta inkluzivas la batalojn en Portugalio (jam antaŭ 1808), dum la unua fokusiĝas ĉefe en la hispaniaj eventoj.
Milito de Hispana Sendependiĝo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Napoleonaj Militoj | |||||||
milito de nacia liberiĝo • okupacio • enciklopedia artikolo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Hispanio Unuiĝinta Reĝlando Portugala Reĝlando |
Unua Imperio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Francisco Castaños El Empecinado José de Palafox Gregorio de la Cuesta Joaquín Blake Francisco Espoz y Mina Miguel Álava Esquivel Arthur Wellesley John Moore William Beresford Bernardino Freire |
José I Bonaparte Napoleono Bonaparte Jean-de-Dieu Soult André Masséna Louis Gabriel Suchet Joseph Mortier Michel Ney Joseph Léopold Sigisbert Hugo | ||||||
La milito dum tiuj jaroj havis duoblan karakteron: unuflanke serio de bataloj inter hispanaj kaj portugalaj, kun ĉefrolo ankaŭ de angla armeo, kontraŭ la trupoj de la Franca Imperio, kaj aliflanke kampanjoj de disa rezistado, kiu donis nomon al la taktiko konata kiel gerilo (en la hispana lingvo, militeto).