Moderna arĥitekturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Moderna arĥitekturo estas arĥitekturo, kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la arton kaj fasonadon. Inter la plej gravaj movadoj en la historio de la arkitekturo, kiuj pli-malpli rekte influis la tutan arkitekturon kaj urboplanadon de la 20-a jarcento, estas memoritaj kiel Mastroj de la Movado Le Corbusier , Ludwig Mies van der Rohe, Walter Gropius, Frank Lloyd Wright, Alvar Aalto, sed ankaŭ la italoj Giovanni Michelucci, Gio Ponti , Gualtiero Galmanini, Franco Albini.
En Germanujo, kie ĝi nomiĝis Neues Bauen (nova konstruado), ĝi krome koncernis la urban desegnadon en la tempo antaŭ la Unua Mondmilito ĝis en la tempo de la Vajmara Respubliko (1918 ĝis 1933). Ĝi estas en rilato kun la samtempe evolua movado De Stijl (la stilo) en Nederlando kaj kun la postuloj de Bauhaus. Liga konekto ankaŭ ekzistas kun la arĥitektura stilo nova objektivismo. La nomon Neues Bauen stampis arĥitekto Erwin Anton Gutkind per la titolo de sia faklibro aperinta en 1919 Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit (Nova konstruado. Fundamentoj por praktika koloniokonstruo).[1]
Esprimisma arkitekturo estas preskaŭ nure germana aperaĵo, kiu produktis en la jaroj post la Unua Mondmilito ĝis la fino de la 1920-aj jaroj plej diversajn konstruaĵojn.
Celo de moderna arhitekturo estis, disvolvi per raciigo kaj tipigo, uzado de novaj materialoj same kiel per sobra-simpla internoekipaĵo tute novan formon de konstruado, je kiu sociala respondeco (suno, aero kaj lumo kontraŭ luokazernoj, postkortoj kaj plenŝtopitaj cambroj) akiris ĉefan gravecon. Tiel ekestis multnombro da loĝokolonioj, kiujn ofte survojigis urboj kun socialdemokratiaj plimultoj en siaj urboparlamentoj.