Monaĥejo Geghard
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monaĥejo Geghard (armene Գեղարդ) estas unika religia konstruaĵo en la provinco de Kotajko en Armenio, parte elfosita en monto, ĉirkaŭata de krutaĵoj. Ĝi estas en la listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Monaĥejo Geghard | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
monaĥejo, kristana preĝejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 40° 8′ 26″ N, 44° 49′ 7″ O (mapo)40.14046844.818594 | |||||||||||||||||||||||||
Monaĥejo Geghard | ||||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Geghard [+] | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
Dum la ĉefa kapelo estis konstruita en 1215, la monaĥa komplekso estis konstruita en la 4-a jarcento de Sankta Gregorio la Iluminanto en la loko de (sankta) akvofonto en la interno de kaverno kiu estis fama ekde antaŭkristanaj tempoj. Tial la monaĥejo estis origine nomata Ajrivank, kio signifas «La Monaĥejo de la Kaverno». Tamen, la nomo nuntempe uzata estas Geghard, aŭ la tuta nomo Geghardavank (Գեղարդավանք), kio signifas «la Monaĥejo de la Lanco», kio venas de la Sankta Lanco kiu vundis Jesuon dum la Pasiono, laŭ la armena tradicio ĝi estis portata al Armenio de la Apostolo Tadeo, kaj konservata inter aliaj relikvoj. Nuntempe ĝi estas en la trezorejo de Eĉmiadzin kaj videbla en la muzeo.
La spektindaj krutaĵoj kiuj ĉirkaŭas la monaĥejon estas parto de la gorĝo de la rivero Azat, kaj ankaŭ estas inkludataj kune kun la monaĥejo en la listo de Tutmonda Heredaĵo de Unesko. Kelkaj el la preĝejoj de la monaĥa komplekso estas tute elfositaj en la krutaĵoj, aliaj estas kavernoj adaptitaj al preĝejoj, dum aliaj estas ellaboritaj strukturoj, kun sekcioj de muroj arkitekture kompleksaj kiuj funkcias kiel ĉambroj en la profundo de la krutaĵo. Tiu kombino kune kun multnombraj starigitaj ĥaĉkaroj estas unikaĵo, kaj unu el la plej oftaj turismaj celoj de Armenio.
La plejmulto el la vizitantoj de Geghard ankaŭ elektas la vizitadon al la proksima templo de Garni, templo simila al la greka Partenono iom pli malsupre en la rivero Azat. Vizitado de ambaŭ lokoj dum unu sola vojaĝo estas tre ofte menciata kiel Garni-Geghard en turismaj reklamoj.