Monto Tabor
monto en norda Israelo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Monto Tabor (hebree: הַר תָּבוֹר, arabe: جبل الطور, greke: Όρος Θαβώρ) estas monto de la Galileo, en Israelo. La monteto Tabor altas ĉirkaŭ 400 metrojn kaj ĉirkaŭatas de vasta ebeno dum la alto marnivela estas ĉirkaŭ 575 metroj.
Monto Tabor | |||
---|---|---|---|
monto | |||
supermara alteco |
530 m | ||
Geografia situo | 32° 41′ N, 35° 24′ O (mapo)32.6862535.392916666667 f4 | ||
| |||
Monto Tabor | |
---|---|
alta | 575 metrojn super la marinivelo |
regiono | Galileo |
ŝtato | Israelo |
latitudo | 32.6871 |
longitudo | 35.3904 |
por la kristanaro | unu el la sanktejoj de Palestino |
Monto Tabor vidita el Monto Karmel, 1912. Hodiaŭ la strato estas iom plibonigita. |
Tradicie Tabor, (aŭ ankaŭ monto Hermon), estas ofte citita en la Biblio kaj sur ĝi, laŭ la Evangelioj, okazis la transfiguriĝo de Jesuo. Epoke de la krucmilitoj la monta kulmino estis ebenigita por sur ĝi konstrui fortikigitan benediktanan monaĥejon, kiu poste estis konkerita kaj detruita dum la militoj de Saladino; de ĝi restas la enirea ŝtona pordo, nomata “pordo de la vento”.
Hodiaŭ sur la esplanado, ĉirkaŭ centmetre longa, altiĝas la Preĝejo de la Transfiguriĝo, konstruita en la unua duono de la 20-a jarcento. La loko estas vizitita de multaj turistoj kaj pilgrimoj, la strato kiu serpentumas sur la monta flanko, malpermesita al la trafiko, kaj trude trafita, povas esti trairita nur de navedaj pulmanoj kiuj kondukas ĝis la esplanado, aŭ ankaŭ eblas piede supreniri en ĉirkaŭ 45 minutojn.