Musikalisches Opfer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Musikalisches Opfer aŭ muzika ofero (BWV 1079) estas kolekto de kontrapunktaj komponaĵoj, kiujn Johann Sebastian Bach verkis tri jarojn antaŭ sia morto. Ĉiuj movimentoj baziĝas sur temo de la prusa reĝo Frederiko la 2-a.
La komponaĵo apartenas al la kontrapunkta malfrua verkaro de Bach, kune kun verkoj kiel Kelkaj kanonaj variaĵoj pri la kristnaskokanto Vom Himmel hoch, la dek kvar kanonoj pri la unuaj fundamentaj notoj de la Goldberg-variacioj kaj La arto de la fugo. La muzika ofero enhavas
- du fugecajn movimentojn titolitajn Riĉerkaro
- unu fugon, kies du supravoĉoj estas kondukataj kanone
- serion de mallongaj, artoplene verkitaj kanonoj (escepte unu sen instrumentadindikoj)
- unu triosonaton por transversa fluto, violono kaj kontinua baso, al kies kvar movimentoj estas ankaŭ alkroĉita kanono.