Nacia Muzeo de Kimrio ĉe Kardifo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nacia Muzeo de Kardifo (kimre Amgueddfa Genedlaethol Caerdydd, angle National Museum Cardiff) estas muzeo por arto, arkeologio, kaj naturhistorio, kaj arta galerio, kiu situas en Kardifo, Kimrio. La muzeo estas parto de la pli larĝa reto de Amgueddfa Cymru – Muzea Kimrio. Eniro estas libera helpe de gratifiko de la kimra Registaro [1].
Rapidaj faktoj Amgueddfa Genedlaethol Caerdydd, muzea konstruaĵo • muzeo • nacia muzeo • arta muzeo • muzeo de natura historio ...
Nacia Muzeo de Kimrio ĉe Kardifo | |||
---|---|---|---|
Amgueddfa Genedlaethol Caerdydd | |||
muzea konstruaĵo • muzeo • nacia muzeo • arta muzeo • muzeo de natura historio | |||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Kimrio vd | ||
Situo | Cardiff | ||
Adreso | Cathays Park | ||
Estiĝo | 1912 | ||
Koordinatoj | 51° 29′ 8″ N, 3° 10′ 38″ U (mapo)51.485577-3.177128 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 373 191 () | ||
Parto de | Nacia Muzeo de Kimrio vd | ||
Retpaĝo | https://museum.wales/cardiff/ | ||
Fermi
Inter ĝiaj konstantaj ekspozicioj estas unu pri la Evoluo de Kimrio, kiu kombinas videoprezentojn kaj objektojn kiel dinosaŭrajn ostojn kaj antikvajn ŝtonojn por rakonti la historion de Kimrio ekde la plej fruaj tempoj. Ekzistas ankaŭ galerio plena de diversaj objektoj de la kolektoj de la muzeo tuŝeblaj, la Glanelai Galerio.