Namibio estas ŝtato en Sud-Okcidenta Afriko , situanta inter Angolo , Zambio , Bocvano , Sudafriko kaj la Atlantika Oceano .
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Namibio
Republic of Namibia Republiek van Namibië Republik Namibia
Detaloj
Detaloj
Nacia himno : Namibia, Land of the Brave Namibio, lando de bravuloj
Nacia devizo : Unity, Liberty, Justice Unueco, libero, justeco
respubliko • suverena ŝtato • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo
Vindhuko , 22° 33′ S 17° 15′ O (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j)
angla
Uzata(j) lingvo(j)
afrikansa , oŝivamba , germana kaj aliaj etnaj lingvoj
Areo
824 292 km²
Loĝantaro
2 533 794 (2017)
Loĝdenso
2,5 loĝ./km²
Loĝantoj
ovamboj , hereroj , boŝmanoj k.a.
Horzono
+1
Interreta domajno
na
Landokodo
NAM
Telefona kodo
264
Plej alta punkto
Brandberg
Plej malalta punkto
Atlantiko
Politiko
Politika sistemo
respubliko
Ŝtatestro
Nangolo Mbumba
Ĉefministro
Nahas Angula
Nacia tago
21-a de marto
Sendependiĝo disde Sudafriko
21-a de marto 1990
Ekonomio
Valuto
Namibia dolaro (NAD)
MEP
laŭ 2013
– suma
$ 12 868 Mio.
– pokapa
$ 5 920
Fermi
La nomo de la ŝtato estas derivita de la dezerto Namibo , kiu okupas la tutan marbordan spacon de la lando. Ĝin oni elektis je la sendependiĝo kiel neŭtralan nomon, por ne malkontentigi iun el la multnombraj etnoj de la lando. Ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Vindhuko .