Nerbioi
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero nomata Nerbioi eŭske aŭ Nervión hispane (en la antikva epoko latine Nerva, greke Νερούα Neroua) situas en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo de Hispanio. Ĝi konatas precipe pro la akvofalo de Delika, en la apudfonta parto de la rivero, mallonge post la kunfluo de la fontaj rojoj Iturrigutxi, Ajiturri kaj Urita, kiu altas 222 metrojn kaj estas la plej granda akvofalo de la ibera duoninsulo. La rivero sume longas 76 kilometrojn; ĝi fontas en alteco de 1000 metroj super la marnivelo kaj enfluas la Biskajan golfon de la Atlantika Oceano, do finiĝas en alteco de 0 metroj super la marnivelo. Survoje ĝi interalie pasas la urbon Bilbao.
- Kategorio Nerbioi en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Nerbioi / Nervión | |
---|---|
la akvofalo de Delika en vintro | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Eŭskio (Hispanio) |
Longeco | 76 km |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de la fontaj rojoj Iturrigutxi, Ajiturri kaj Urita |
- Alteco super marnivelo | 1 000 m |
Enfluejo | Biskaja golfo de la Atlantika Oceano |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 43° 19′ 32″ N, 3° 1′ 10″ U (mapo)43.325555555556-3.0194444444444 |
Altecodiferenco | 1 000 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Bilbao |
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Eŭskio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |