Nigraŝultra milvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nigraŝultra milvo (Elanus axillaris) estas malgranda rabobirdo de subfamilio Elanienoj (Elaninae) ene de la familio de Akcipitredoj. Temas pri eta rabobirdo kiu vivas en Aŭstralio en malfermaj medioj. Kiel aliaj elanedaj milvoj, ili manĝas ĉefe ronĝulojn.
Nigraŝultra milvo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Elanus axillaris (Latham, 1802) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio estas 35–38 cm longa kun enverguro de 80–95 cm; la plenkreskulo estas malgranda kaj gracia, ĉefe palgriza kaj blanka rabobirdo kun nigraj ŝultroj kaj ruĝja irisoj. Ties ĉefa alvoko estas klara fajfo, kriata dumfluge kaj dum ŝvebado.
Kvankam konstatita tra tuta Aŭstralio, ili estas plej komunaj en la sudorientaj kaj sudokcidentaj anguloj de la kontinento. Ties preferata habitato estas malfermaj herbejoj kun disaj arboj kaj ili estas oftevidataj ĉasantaj ĉe ŝoseoj. Kiel ĉe ĉiuj la elanienoj, ankaŭ ĝi estas specialista predanto de roduloj, kiujn ĝi ĉasas sole aŭ en paroj per ŝvebado en meza aero super malferma tero.
La nigraŝultraj milvoj formas monogamajn parojn, reproduktiĝas inter aŭgusto kaj januaro. Tiuj birdoj plenumas aeran pariĝadajn memmontrojn kiuj inkludas altan cirkladajn flugojn kaj ritan manĝigadon mezaere. La ino demetas 3 al 4 ovojn kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ unu monato. La idoj estas zorgataj dum kvin semajnoj post eloviĝo kaj povas ĉasi musojn post unu semajno post elnestiĝo. Junuloj disiĝas amplekse el la hejma teritorio.