Noisette-rozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Noisette-rozoj, ankaŭ Rosa indica noisettiana, ĝi estis la unua plurfoje floranta grimprozo komence de la 19a jarcento en Usono. John Champney bredis ĝin verŝajne el Rosa × chinensis 'Old Blush' kaj moska rozo, Rosa moschata 'Champney´s Pink Cluster'. Lia najbaro Philippe Noisette selektis en 1817 el semplantoj de ĉi tiuj kultivaroj 'Blush Noisette', kiu donis al la rozgrupo sian nomon. Pli poste 'Parks´Yellow China' enkruciĝis kaj ekestis flavaj grimprozoj, kiuj ankaŭ hodiaŭ estas tre ŝatataj.