UTC+08:00
From Wikipedia, the free encyclopedia
UTC+8 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de ok horoj al la Universala Tempo Kunordigita.
Laŭ la stato komence de la jaro 2012, en la horzona areo vivas 1 miliardo kaj 530 milionoj da homoj, pli-malpli 22.5 procentaĵoj de la monda loĝantaro. Sekve temas pri la plej loĝata horzono de la mondo. La zono estas kandidato iĝi Komuna Tempo de la interŝtata komunumo ASEAN.
Tiu horzono uzatas en ĉiuj ĉinlingvaj ŝtatoj, tiel ke ekzemple ĉiuj internaciaj ĉinlingvaj retejoj havas la saman tempon.