Objective-C
programlingvo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Objective-C, ofte nomata mallongige Obj-C, estas objektema komputillingvo implementita kiel etendaĵo de C. Ĝi uziĝis plejparte ĉe la Mac OS X operaciumo kaj la GNUstep programaro, t.e. softvaro kiu uzas la OpenStep strukturon. Obj-C estis antaŭe la ĉefa lingvo uzata por la operaciumo NeXTSTEP, el kiu venis la OpenStep regularo. Nuntempe Obj-C plu vivas kiel la ĉefa lingvo en Mac OS X kaj GNUstep, ambaŭ OpenStep-bazitaj sistemoj.