Observatorio de la Côte d'Azur
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Observatorio de la Côte d'Azur (OCA) aŭ "Observatorio de la Lazura Marbordo" estas Observatorio de la Sciencoj de la Universo en suda Francio, depatremento Alpes-Maritimes. Dotita de financa kaj administra aŭtonomeco, la OCA grupigas kaj regas la aktivecojn de esploro pri terscienco kaj scienco de la Universo faritaj en la lazura regiono.
Observatorio de la Côte d'Azur | |||
Astronomia observatorio | |||
La historia observatorio sur la Monto Gros. | |||
steloobservatorio • grand établissement | |||
---|---|---|---|
Oficiala nomo: Observatoire de la Côte d'Azur | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Alpes-Maritimes | ||
Municipo | Nice | ||
Koordinatoj | 43° 43′ 38.5″ N 7° 17′ 55″ O (mapo) | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Côte d'Azur Observatory | |||
Retpaĝo: https://www.oca.eu/ | |||
La Observatorio de la Côte d'Azur estas instalita sur kvar situoj : La altebenaĵo de Calern ; la monto Gros kie troviĝas la historia situo de la Observatorio de Nico ; la kampuso de la UFR de la Universitato de Nico - Sophia Antipolis (parko de la Kastelo Valrose en Nico) kaj la situo Géoazur en la teknopolo Sophia Antipolis. De la 1-a de julio 2015, la observatorio estas administrata de Thierry Lanz.[1]