Omar Ĥajam
persa poeto kaj sciencisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Omar Ĥᴀᴊᴀᴍ, irana astronomo, matematikisto kaj poeto (18-a de majo 1048 - 1122) naskiĝis en Nejŝaburo en provinco Ĥorasano, Persio (nuna Irano), kaj estis nomita Gijas-od-din Abol-Fath Omar ebn Ibrahim Al-Nejŝaburi al-Ĥajami (Perse: غیاث الدین ابو الفتح عمر بن ابراهیم خیام نیشاپوری;) (al-Ĥajam signifas la tend(far)iston). En Esperanto skribita ankaŭ "Umar Kajjam" laŭ prefero de prof. Gaston Waringhien (1901-1991).
Omar Ĥajam | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
حکیم عُمَر خَیّام نیشابوری غیاث الدین ابو الفتح عمر بن ابراهیم خیام نیشاپوری | ||
Naskonomo | غیاث الدین ابو الفتح عمر بن ابراهیم خیام نیشاپوری | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1048 (1048-05-18) en Nejŝaburo, Selĝuka Imperio | |
Morto | 4-an de decembro 1131 (1131-12-04) (83-jaraĝa) en Nejŝaburo, Selĝuka Imperio | |
Tombo | Omar Khayyam Mausoleum vd | |
Religio | islamo • ateismo vd | |
Lingvoj | persa • taĝika • araba vd | |
Ŝtataneco | Selĝuka Imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • astronomo • poeto • kantotekstisto • filozofo • muzikisto • astrologo • verkisto • fizikisto vd | |
Laborkampo | poezio • matematiko • astronomio vd | |
Doktoreca konsilisto | Bahmanyār vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Robajoj de Omar Ĥajam ❦ suna heĝira kalendaro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kvankam ankaŭ al astronomio kaj matematiko li faris gravajn kontribuojn, tamen verŝajne sian famon tra la mondo Ĥajam pleje ŝuldas al siaj poemetoj verkitaj en formo de robaio. Ĥajamajn robaiojn oni jam tradukis en tre multajn lingvojn, ĉar tio, kion li esprimas sia-robaie, ententas problemojn, kiujn vid-al-vidiĝas ĉiu homo dum la vivo, sendepende de la nacio, haŭt-koloro, lando, … t.e. simple pri estado kaj ne-estado - kaj kia estado.
Alivorte li pli ol ĉio scivolemas, filozofias kaj poemas pri tio ke:
|
Lia famo en Okcidento komenciĝis kiam Edward Fitzgerald tradukis la robaioj en la anglan en 1859 en kolekton de poemoj. La kantoj estas komponitaj laŭ persaj pezoj de kvarliniaj unuoj. Tio estis konata kiel Robajoj de Omar Ĥajam.
La radikoj de la robaio kuŝas en persa popola poezio, kaj Ĥajam purigis kaj formulis ĉi tiun poezian formon. Ofte la kolumnoj estas plenaj de riĉa enhavo. Ĉar la poemoj provokis religian opozicion, ili estis sekrete kopiitaj kaj ankaŭ aldonitaj al la poemoj de aliaj verkistoj. El la pli ol 5 000 kantoj atribuitaj al iamiam, nur inter 158 kaj 500 estas konsiderataj aŭtentikaj.