Orelfungo
fungo-specio el la kokonfungoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Orelfungo (Gyromitra esculenta) estas fungo-specio kiu apartenas al la kokonfungoj, konsiderata tre bongusta se matura, sed mortiga venena se kruda. Kiam matura, ĝi havas fortan facile rekoneblan aromon kaj teksturon similan al krabviando. Ĉirkaŭ 90 procentoj de orelfungaj toksinoj estas giromitrino, kiu estas mortiga ĉela toksino, sed facile volatila kaj akvosolvebla. La orelfungo estas facile rekonebla pro sia bruna, kava, tre sulka kaj neregule forma mantelo. Ĝi kreskas printempe kaj somerkomence, precipe en sablaj arbaroj en lokoj kie la grunda surfaco estas rompita. La orelfungo estas ĉefe manĝata en Rusio kaj Finnlando. Ekzemple, ĝi estas evitita en Svedio kaj Mezeŭropo. En Finnlando, ĝi estas vendita kaj kruda kaj kuirita, kaj orelfungoj venditaj krudaj devas ĉiam veni kun averta teksto kaj instrukcioj por kuirado, kiu forigas preskaŭ ĉion el la veneno.
Orelfungo (Gyromitra esculenta) | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gyromitra esculenta (Pers. ex Pers.) Fr. (1849) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||