Péter Esterházy
hungara verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo ESTERHÁZY Péter (naskiĝis la 14-an de aprilo 1950 en Budapeŝto, mortis la 14-an de julio 2016 samloke) estis unu el la plej konataj, signifaj hungaraj nunepokaj verkistoj. Li estis ankaŭ publikigisto, fondinto de la hungara Cifereca Literatura Akademio, posedanto de la Kossuth-premio.
Péter Esterházy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Esterházy Péter | |||||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1950 (1950-04-14) en Budapeŝto | ||||
Morto | 14-an de julio 2016 (2016-07-14) (66-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pankreata kancero vd | ||||
Tombo | Preĝejo de Sankta Kruco (Ganna) vd | ||||
Lingvoj | hungara • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Esterházy vd | ||||
Patro | Mátyás Esterházy vd | ||||
Patrino | Magdolna Iren Manyoki vd | ||||
Gefratoj | Márton Esterházy vd | ||||
Edz(in)o | Margit Reén (en) (1973–) vd | ||||
Infanoj | Countess Dorotta Esterhazy • Count Marcel Esterhazy • Countess Zsofia Esterhazy • Count Miklos Esterhazy vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Csokonai Lili vd | ||||
Okupo | verkisto komponisto publikigisto vd | ||||
Laborkampo | literatura aktiveco • opinia ĵurnalismo vd | ||||
Aktiva dum | 1974– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Harmonia Caelestis vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia avo estis grafo Móric Esterházy, ĉefministro de Hungario en 1917. Lia patro estis grafo Mátyás Esterházy (1919-1998), lia frato estis Márton Esterházy. Li havas kvar infanojn.
Li lernis en piarisma gimnazio, studis matematikon en Scienca Universitato Loránd Eötvös (1974). Ekde 1978 li laboras kiel liberprofesia verkisto.
Liaj verkoj estas tradukitaj al ĉ. 20 lingvoj, en Hungario aperis pri liaj verkoj centoj da studaĵoj, kritikoj, analizoj.
Li mortis pro kancero, pri sia malsano li verkis taglibron ĝismorte.