Pablo Escobar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pablo Emilio ESCOBAR GAVIRIA [pablo emiljo eskobar gavirja] alinome El Patrón (La Patrono) (1-a de decembro, 1949 – 2-a de decembro, 1993) estis kolombia narkotaĵkomercisto kaj narkoteroristo.
Pablo Escobar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pablo Emilio Escobar Gaviria |
Aliaj nomoj | El Patrón • Don Pablo • El Padrino • El Tutur • El Diablo • El Mágico • El Zar de la Cocaína • El Duro • El Baron • El Doctor |
Naskiĝo | 1-a de decembro 1949 en Rionegro, Kolombio |
Morto | 2-a de decembro 1993 en Medelino, Kolombio |
Mortokialo | pafvundo |
Tombo | Medeĝino |
Lingvoj | hispana |
Loĝloko | La Catedral |
Ŝtataneco | Kolombio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Roberto Escobar |
Edz(in)o | María Isabel Santos Caballero |
Amkunulo | María Isabel Santos Caballero |
Infanoj | Juan Pablo Escobar Henao • Manuela Escobar |
Okupo | |
Okupo | droglordo • politikisto |
Estante la estro de la kartelo de Medellín, li estas konsiderata unu el la plej brutalaj, ambiciaj kaj potencaj drogkomercistoj en la historio. Je lia plej alta povo, la revuo Forbes vicigis lin sepa inter la plej riĉaj en la mondo, kun riĉaĵo taksita je 30 miliardoj da dolaroj. Laŭ iuj taksoj, Escobar kontrolis 80% de la tuta kokaino kontrabandita en Usonon.
Pablo Escobar estas en Kolombio ĝis hodiaŭ konsiderata la caro de kokaino kaj simbolo de organizita krima agado. Li akiris grandegan kvanton de riĉeco per kontrabando de kokaino kaj ties kontraŭleĝa vendado.