Paco de Tilsit
From Wikipedia, the free encyclopedia
La paco de Tilsit - germane Frieden von Tilsit, france Traité de Tilsit, ruse Тильзитский мир - de la 7-a kaj 9-a de julio 1807 estis traktato kiu finis la Kvaran Koalician Militon (1806–1807) inter la Reĝlando Prusio kaj la Rusia Imperio unuflanke kaj la Francia Imperio de Napoleono Bonaparte aliflanke. La rusia-francia pactraktato dividis orientan Eŭropon en francian kaj rusian interesosferojn, kaj la francia-prusia traktato malaltigis rangon de la Reĝlando Prusio de "mondpotenco" al statuso de nur "mezgranda potenco". La traktato havas sian nomon laŭ la historie germanlingva urbo Tilsit en Orienta Prusio, kiu post la jaro 1945 okupiĝis fare de Sovetunio kaj de tiam ricevis la nomon Sovetsk.