Panĉatantra
From Wikipedia, the free encyclopedia
Panĉatantra (skr: पञ्चतन्त्रम्, kvinparta instrulibro, Panĉa signifas "kvin", kaj tantra signifas "traktatoj") estas unu el la plej aĝaj kompiladoj de fabloj, diraĵoj kaj rakontoj en sanskrito, kiu estas atribuita al la brahmana erediciulo Visnuśarman. tiuj fabloj iĝis unu el la plej vaste tradukitaj nereligiaj skribaĵoj en la mondo.
पञ्चतन्त्र | |
---|---|
literatura verko • fabelaro • novelaro | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | nekonata valoro, Vishnu Sharma |
Lingvoj | |
Lingvo | sanskrito |
Eldonado | |
Eldonejo | nekonata valoro |
Ĝenro | fablo |
La kolektado estis primare verkita pro la edukado de junaj nobeloj, poste ĝi estis uzata kiel instrua libro ĝenerale. La verko originas verŝajne en la 4-a jarcento kaj devenas de pli aĝaj kolektoj de popolaj rakontoj. Kun siaj proksimume 200 versioj en pli ol 50 lingvoj, tiuj estas uzataj por plurlingva voĉlegado en klasĉambroj kun lernejanoj de plej diversaj denaskaj lingvoj. Ĝi ankaŭ estas rakonto de lingvoj kaj kulturoj en kontakto.
La fabloj de Panĉatanta apartenas al la plej disvastigataj verkoj de la mondliteraturo, kaj influis la popolajn literaturojn de la tuta oriento. Multaj fabloj estas bazitaj sur la instruaj rakontoj el la budhana Jātakamalā.