Parmenido de Elajo
helena antaŭsokrata filozofo de la 6a kaj 5a jarcentoj a.K. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Parmenido de Elajo, filo de Pireto, naskiĝis en Elajo, suditalia urbo de Helenio en la dua duono de la sesa jarcento kaj mortis en la duono de la kvina jarcento a.K. Li estis poeto kaj filozofo, konsiderata la fondinto de la elaja skolo kaj skribis pri sia penso pere de heksametraj versoj. Lia verko iniciatiĝas pere de alegoria enkonduko kaj estas dividita en du partoj: La Vojo de la Vero kie li prezentas sian koncepton pri la vera naturo de la realaĵo kaj la dua parto Vojo de Eraro kaj La Vojo de la Opinio kie li prezentas la tradician ionian modelon de la naturo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Parmenido de Elajo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Παρμενίδης | ||
Naskiĝo | 515 a.K. en Elajo | |
Morto | 450 a. K. | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • verkisto • poeto • leĝfaristo vd | |
Laborkampo | filozofio • antikva greka filozofio vd | |
Aktiva en | Antikva Grekio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Lia plej eminenta disĉiplo estis Zenono el Elajo. Alia daŭriganto de la parmenida pensmaniero estis Meliso el Samoso.