Paroĥopreĝejo de Weistrach
From Wikipedia, the free encyclopedia
La paroĥopreĝejo de Weistrach (germane Pfarrkirche Weistrach) estas la preĝejo de la romkatolika paroĥo Weistrach en Aŭstrujo. Ĝi estas halopreĝejo konsekrita al Sankta Stefano de malfru-gotika arĥitekturo kun novgotikaj alkonstruaĵoj. Nuntempe novgotikismo stampas la eksteran kaj enan formon. La konstruaĵo estas unuece stukita, havas gablotegmenton; ĝin strukturas ŝtupigitaj apogopilastroj kun du-bendaj ornamriparaj fenestroj en la interfacoj. En 1893 oni malkonstruis la turon kaj rekonstruis ĝin per nova pintokasko, kiu anstataŭis la barokan antaŭanton.