Pasquale Paoli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pasquale de Paoli (aŭ Pascal Paoli, en franca) estis militisto kaj politikisto el Korsiko naskiĝinta en Morosaglia la 6an de aprilo 1725 kaj mortinta en Londono la 5an de februaro 1807, konsiderita de la korsika naciismo kiel "La Patro de la Patrio" (en korsika, U Babbu di a Patria; en itala, Il Babbo della Patria).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Pasquale Paoli | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pascal Paoli Pasquale de Paoli | |||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1725 (1725-04-06) en Morosaglia, Ĝenova Respubliko | ||||
Morto | 5-an de februaro 1807 (1807-02-05) (81-jaraĝa) en Londono | ||||
Lingvoj | franca • korsika • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko Korsiko • Ĝenova Respubliko vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • oficiro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
La ribelo de Korsiko (1729-1743) kaj la Korsa Respubliko (1755-1769) konstituas grandan parton de la korsika identeco nuntempa. Pascal Paoli estis unu el la plej ĉefaj simbolaj figuroj de tiu periodo. Lia forta rilato al sia naskinsulo kaj al sia kulturo faras lin figuro en sia tempo kaj homo de la Klerismo kiu konstruis rilatojn de amikeco aŭ leteraj tra la tuta Eŭropo.