Pathé
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pathé aŭ Pathé Frères (franclingva prononco [pate fʁɛʁ], Fratoj Pathé, stiligita kiel PATHÉ!) estas la nomo de variaj francaj negocoj kiuj estis fonditaj kaj origine estritaj de la Fratoj Pathé de Francio starte en 1896. Komence de la 1900-aj jaroj, Pathé iĝis la plej granda film-ekipaĵa kaj produktor-kompanio, same kiel la ĉefa produktanto de gramofondiskoj. En 1908, Pathé inventis la kinoĵurnalon kiu estis montrita en kinejoj antaŭ la ĉefa filmo.[1]
Rapidaj faktoj Pathé, kina firmao • filmkompanio • cinema chain vd ...
Pathé | ||
---|---|---|
kina firmao • filmkompanio • cinema chain vd | ||
Dum | 28-a de septembro 1896 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Charles Pathé vd | |
Sidejo | Parizo | |
Lando | Francio | |
filiaj kompanioj | Pathé Cinémas • Pathé Distribution • Pathé Production • Pathé vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Fermi
Pathé estas grava kompanio por filmo-produktado kaj distribuado, kiu posedas nombrajn kinejarojn pere de sia filio "Les Cinémas Gaumont Pathé" kaj televidajn kanalojn en Eŭropo. Ĝi estas la dua plej malnova funkcianta kinkompanion malantaŭ Gaumont kiu estis establita en 1895.