Paul Kane
From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul KANE (naskiĝis la 3-an de septembro 1810 - mortis la 20-an de februaro 1871) estis irlanda-kanada pentristo de la 19-a jarcento. Li restas fama pro siaj pentraĵoj de indianaj triboj, kiujn li renkontis okaze de vojaĝoj al okcidenta Kanado kaj al la Oregona teritorio.
Paul Kane | |
---|---|
Aŭtoportreto (ĉirkaŭ 1845) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-a de septembro 1810 en Mallow (Graflando Cork, Irlando) |
Morto | 20-a de februaro 1871 en Toronto (Ontario, Kanado) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kanado |
Okupo | |
Okupo | pentristo • verkisto • esploristo • konstrua desegnisto |
Verkoj | Flathead woman with child |
Kane, aŭtodidakta artisto, naskiĝis kaj trapasis sian junaĝon en Toronto (Ontario), kiu tiam ankoraŭ nomiĝis York. Li ekzercadis sin per la imitado de la eŭropaj majstroj dum restado en Eŭropo. La pentristo sekve entreprenis du vojaĝojn tra la sovaĝa nordokcidento de Kanado, unue en 1845 kaj due de 1846 al 1848. La unua vojaĝo forkondukis lin el Toronto al Sault Ste. Marie. Danke al la subteno de la Kompanio de la Hudsona Golfo, Paul Kane povis fari duan, multe pli longan vojaĝon tra la Roka Montaro, ĝis Fort Vancouver kaj Viktorio en Brita Kolumbio.
Okaze de siaj du esplorvojaĝoj, Kane skizis kaj pentris la indiĝenajn popolojn, sed ankaŭ studadis ilian vivmanieron. Post sia reveno al Toronto, li plenumis pli ol cent olpentraĵojn surbaze de siaj skizoj. La verkoj de Kane, precipe liaj vojaĝaj skizoj, ankoraŭ konsistigas hodiaŭ valorajn dokumentojn por kelkaj etnologistoj. La olpentraĵoj, kiujn li kreis en sia ateliero, estas rigardataj kiel nekontestebla parto de la kanada heredaĵo. Kompare kun la originalaj skizoj, la pentristo tamen plibeligis la olpentraĵojn enorme, rezigninte precizecon por obteni pli spektindajn scenojn.