Pec pod Sněžkou
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pec pod Sněžkou (antaŭe Velká Úpa III, germane Petzer, ĉeĥe antaŭe Pecr) estas urbo en Ĉeĥio en Regiono Hradec Králové en nordoriento de Bohemio. La urbo situas en Gigantmontaro sur rivero Úpa kaj Zeleném potoku. Vivas ĉi tie 711 loĝantoj (2023).
Pec pod Sněžkou (Velká Úpa III) | |||
germane Petzer | |||
urbo | |||
Domoj en Pec pod Sněžkou, en fono Hotelo Horizont | |||
|
|||
Oficiala nomo: Pec pod Sněžkou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Trutnov | ||
Administra municipo | Svoboda nad Úpou | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Gigantmontaro | ||
Rivero | Úpa | ||
Situo | Pec pod Sněžkou | ||
- alteco | 769 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 41′ 37″ N 15° 44′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 52,10 km² (5 210 ha) | ||
Loĝantaro | 711 (2023) | ||
Denseco | 13,65 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1790 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 542 21 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0525 | ||
NUTS 5 | CZ0525 579581 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Pec pod Sněžkou | |||
Retpaĝo: www.pecpodsnezkou.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Malá Úpa, Černý Důl, Strážné, Špindlerův Mlýn, Svoboda nad Úpou, Janské Lázně, Horní Maršov kaj Karpacz.
Pec pod Sněžkou estas signifa montara centrejo de vintra kaj somera refreŝigado kaj signifa centrejo de turismo. Rekte en la urbo troviĝas skiareo, kiu estas konsisto de de la plej granda skiresorto en Ĉeĥio - Skiresorto Černá hora – Pec. Sur la teritorio de la municipo troviĝas la plej granda monto de Ĉeĥio Sněžka kaj Studniční hora.
En la urbo estas ankaŭ sidejo de Administracio de Nacia parko Gigantmontaro kaj montara savoservo. En Pec pod Sněžkou finas ŝoseo II/296 el Mladé Buky kaj kelke da aŭtobusaj linioj.