Petro Poroŝenko
ukraina politikisto, komercisto kaj miliardulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Petro Poroŝenko (ukraine Петро Олексійович Порошенко) estas ukraina politikisto, komercisto kaj miliardulo[1], de 2014 ĝis 2019 prezidento de Ukrainio[2]. Laŭ la pritakso de Forbes (de februaro 2013) Poroŝenko estas la 5a en la listo de la plej riĉaj ukrainoj (kun posedaĵoj valoraj je 1,8 mld da dolaroj)[3].
Petro Poroŝenko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Петро́ Олексі́йович Пороше́нко | |||||
Naskiĝo | 26-a de septembro 1965 en Bolhrad, odesa provinco, USSR | ||||
Religio | ortodoksismo | ||||
Lingvoj | ukraina • rusa • angla • rumana • moldava lingvo • bulgara vd | ||||
Loĝloko | Kievo vd | ||||
Ŝtataneco | Ukrainio • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Kijiva Universitato | ||||
Partio | Sendependa | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Oleksij Poroschenko vd | ||||
Patrino | Yevheniia Poroshenko vd | ||||
Gefratoj | Mykhailo Poroshenko vd | ||||
Edz(in)o | Marina Poroŝenko | ||||
Infanoj | filoj Oleksij kaj Mihajlo filinoj Jevhenija kaj Oleksandra | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entreprenisto • politikisto • diplomato • ekonomikisto • entreprenisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
5-a Prezidanto de Ukrainio | |||||
Dum | 7-a de junio 2014 – | ||||
Antaŭulo | Viktor Janukoviĉ Oleksandr Turĉinov (portempa) | ||||
Sekvanto | Volodimir Zelenskij | ||||
2a Ministro de Ekonomia Disvolviĝo kaj Komerco | |||||
Dum | 23-a de marto 2012 – 24-a de decembro 2012 | ||||
Antaŭulo | Andrij Kljujev | ||||
Sekvanto | Ihor Prasolov | ||||
9a Ministro de Eksterlandaj Aferoj | |||||
Dum | 9-a de oktobro 2009 – 11-a de marto 2010 | ||||
Antaŭulo | Volodimir Ĥandohij (portempa) | ||||
Sekvanto | Kostjantin Hriŝĉenko | ||||
4a Sekretario de la Konsilio de Nacia Sekureco kaj Defendo de Ukrainio | |||||
Dum | 8-a de februaro 2005 – 8-a de septembro 2005 | ||||
Prezidento | Viktor Juŝĉenko | ||||
Antaŭulo | Volodimir Radĉenko | ||||
Sekvanto | Anatolij Kinaĥ | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Deputito de la 7-a oficperiodo de Verĥovna Rada. Antaŭe estis deputito en la jaroj 1998-2005 kaj 2006-2007; sekretario de la Konsilio de nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio de februaro ĝis septembro 2005; ĉefo de konsilio de la Nacia Banko de Ukrainio en la jaroj 2007-2012. En la jaroj 2009-2010 li estis ministro de eksterlandaj aferoj, kaj de marto ĝis novembro 2012 - ministro de ekonomia disvolviĝo kaj komerco de Ukrainio. Prezidanto de Ukrainio de la 7-a de junio 2014 ĝis la 20-a de majo 2019.