Plurfrukto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Plurfrukto estas frukto, kiu konsistas el pluraj fruktoj. La plurfrukto ekestis el la fruktfolioj de unu sola floro. Ĝi kreskas el floroj kun apokarpa (t.e. el pluraj kunkreskitaj karpeloj (fruktfolioj)) gineceo. Ekzistas jenaj tipojde plurfruktoj:
- pluraj nuksoj: ekzemple frago, rozfrukto – unuopa frukto estas nukso
- pluraj drupoj: ekzemple rubuso, frambo – unuopa frukto estas drupfrukto
- plurbera frukto: ekzemple anono, kermeso – unuopa frukto estas bero
- pluraj folikloj kaj pomofrukto: ekzemple kulturpomo, piro, cidonio, kratago – unuopa frukto estas foliklo
Ĉe la fruktoj de frago kaj ankaŭ ĉe pomo kaj piro ekszistas specialaĵoj: La fruktkarno ne kresksis el la ovario, sed el la florbazo. Tial ili ankaŭ estas ŝajnfrukto.