Pneŭmata martelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pneŭmata martelo estas maŝino, en kiu piŝto estas movita per kunpremita aero kaj tio transigas impulson je la labora parto, al ĉizilo. La premita aero estas produktita per motorpelita kompresoro kaj kiu estas ligita al la martelo tra konekta tubo. La premaera martelo ekzistas en diversaj formoj, de unumana, malpeza tra peza, dumana konstruaparato al aparato muntita al meĥanika brako de ekskavatoro.
Rapidaj faktoj Klasifiko, Uzata por ...
Pneŭmata martelo | |
---|---|
Laboristo kun pneŭmata martelo | |
Klasifiko | konstrua instrumentaro |
Uzata por | trabatado de truoj en malmola materialo |
Rilataj | premaera najlopafilo |
Fermi
La maŝino martelbatas la ĉizilon per impulso de la premita aero tra piŝto, reguligita per ventilo. La premaera martelo — pro la forta vibrado kaj laŭtega laboro — povas kaŭzi labormalsanon. Tial laboristo devas porti aŭd kaj vidprotektilojn. Danĝeras precipe la splitaĵoj de la beton-martelado.