Pola Unuiĝo de Piedpilko
nacia futbala asocio en Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pola Unuiĝo de Piedpilko, pole Polski Związek Piłki Nożnej (PZPN), estas la nacia futbala asocio en Pollando, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 19. La asocio interalie ekde la jaro 1927 ĝis 2005 organizis ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata pole Ekstraklasa - ekde tiam komerca firmao, Ekstraklasa SA, fondita nur tiucele, plu organizas la ĉampionecon. La ĉampiono en 2022-2023 unuafoje estas la klubo Raków Częstochowa, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Legia Warszawa - laŭ la stato de 2023 entute 15-foje.
Pola Unuiĝo de Piedpilko | ||
---|---|---|
federacio de futbalo • retejo | ||
Komenco | 20-a de decembro 1919 vd | |
Lando(j) | Pollando | |
Sidejo | Varsovio | |
Ĉefestro(j) | Cezary Kulesza (en) (2021–) vd | |
Membro de | UEFA (1954–) FIFA (1923–) vd | |
Posedatoj | Pola nacia teamo de futbalo • virina nacia futbala teamo de Pollando • vira sub-21-jarula futbala teamo de Pollando • pola nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • pola nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • pola olimpika futbala teamo • pola nacia teamo de plaĝa Futbalo • pola nacia futbala teamo de viraj sub-16-jaruloj • pola nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj • pola nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • Ekstraklasa SA • pola nacia futbala teamo de virinaj sub-17-jaruloj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |