Pomeria Landa Muzeo
muzeo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pomeria Landa Muzeo (germane Pommersches Landesmuseum) troviĝas en Greifswald, Germanujo, elmontrante aĵojn el 14 miloj da jaroj de historio de Pomerio kaj bildojn ekz. de Caspar David Friedrich. Ĉe Croy-salonego admireblas unika Tapetum Concordiae (vandtapiŝego) de 4 x 7 metroj da gradeco, altvalora atestilo pri Reformacio. Samĉambre oni klarigas la evoluon de la Universitato de Greifswald. Alia fokusoj estas la rilato inter Pomerio kaj la maro (turisme, arĥeologie) kaj inter germania Antaŭpomerio kaj pollandaj teritorioj de Pomerio. Gravas memkompreneble ankaŭ 185 jaro da alsvedia aparteneco de partoj de Pomerio.
Rapidaj faktoj arta muzeo • state museum • muzeo de natura historio ...
Pomeria Landa Muzeo | |||
---|---|---|---|
arta muzeo • state museum • muzeo de natura historio | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Greifswald | ||
Estiĝo | 1990 | ||
Koordinatoj | 54° 5′ 41″ N, 13° 22′ 57″ O (mapo)54.094713.3825 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.pommersches-landesmuseum.de | ||
Fermi
Tenadas ĝin la en 1996 fondita fondaĵo "Stiftung Pommersches Landesmuseum".