Pomerode
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pomerode estas urbeto kaj municipo de la subŝtato Sankta Katarino de Brazilo. Laŭ la censo de 2010 ĝi havis 27 759 loĝantojn, laŭ oficiala takso de 2014 estis 30 598.
Rapidaj faktoj la norda urba pordegola norda urba pordego, municipo de Brazilo ...
Pomerode | |||||
---|---|---|---|---|---|
la norda urba pordego | |||||
municipo de Brazilo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Municipo | ||||
Lando | Brazilo | ||||
Ŝtato | Sankta Katarino | ||||
Fondita | 21-a de januaro 1959 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 89107-000 | ||||
Telefonkodo | (47)3399, 3387, 3395 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Rolf Nicolodelli (ekde 2012) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 30 598 (laŭ oficiala takso de 2 014) | ||||
Loĝdenso | 160 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 26°44′26″S 49°10′37″U (mapo) | ||||
Alto | 58 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Areo | 214 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC-3 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pomerode [+] | |||||
Fermi
La urbeto situas borde de la rivero Testo, proksimume 25 kilometrojn norde de la urbo Blumenau, al kies teritorio ĝi administre apartenis ĝis la 21-a de januaro 1959. La loĝloko fondiĝis ĉirkaŭ la jaro 1861 per migrintoj el la regiono Pomerio de norda Germanio. Ĝis la jaro 2015 ĝi konservis tiun germanecon: daŭre proksimume 92 procentaĵoj de la loĝantaro estas germandevenaj - tio estas la plej granda procentaĵo en iu municipo de Brazilo.