Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto Karmel (Pekino)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto Karmel aŭ Preĝejo Ŝjiĵimen (ĉine圣母圣衣堂 respektive 西直门天主堂, pinjine Xizhimen jiaotang) estas historia romkatolika preĝejo en Pekino, Popola Respubliko Ĉinio. Ĝi situas je adreso Xizhimen Neidajie-strato 130. Loke ĝi ofte simple nomatas "Okcidenta Preĝejo" respektive "Okcidenta Katedralo" (ĉine 西堂, pinjine Xitang).
圣母圣衣堂 Preĝejo de Nia Sinjorino de Monto Karmel | |
---|---|
fasado de la preĝejo | |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Ĉinio |
Municipo | Pekino |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La "okcidenta" katedralo konstruiĝis kiel la lasta inter la kvar historiaj katolikaj preĝejoj de la urbocentro de Pekino. Ĝi principe konstruiĝis en 1734, en la unua regojaro de la imperiestro Jongĵeng (pinjine Yongzheng) laŭ kunordigo de la itala lazarista misiisto Teodorico Pedrini: temis pri la unua ne-jezuita preĝejo en Pekino.
Posta la morto de Teodorico Pedrini, la preĝejon plu vivtenis la karmelanoj kaj poste la aŭgustenanoj, kiuj estis tie kiam ĝi detruiĝis en 1811. La preĝejo rekonstruiĝis en 1867. Post dua detruo en 1900 kadre de la boksera ribelo, ĝi plian fojon rekonstruiĝis en 1912 en la aspekto konservita ĝis la nuntempo.
Sveltaj kolonoj kaj gotike pintaj arkoj interne de la preĝejo al vizitantoj kreas elegantan, imponan kaj solenan impreson.[1]
La preĝeja fasado estas malbeligita pere de ruĝa murpentraĵo el la epoko de la kultura revolucio, kiun la kirka administrantaro libervole decidis konservi, kiel memorigo al tiu periodo aparte malfacila por la loĝantaro de la ŝtatego.
En la preĝejo ĉiun dimanĉon je la 11-a horo antaŭtagmeze okazas katolika diservo en la franca.[2]