Prefera nombro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En industria desegno, preferaj nombroj aŭ preferaj valoroj estas normaj gvidlinioj por elektado de ĝustaj dimensioj de produkto ene de donita aro de limoj. Ellaborantoj de produktoj devas elekti multenombrajn longojn, distancojn, diametroj, volumenojn kaj aliajn apartajn kvantojn. Kvankam ĉiuj el ĉi tiuj elektoj estas limigitaj de konsideroj de funkciado, afableco, kongrueco, sekureco aŭ kosto, kutime restas konsiderinda libero en la ĝusta elekto por multaj dimensioj.
Preferaj nombroj servas por du celoj:
- Uzado de ili pligrandigas la probablecon ke la aliaj dizajnistoj faras ĝuste la saman elekton. Tio ĉi estas precipe utila se la elekto de dimensio donas efikon en okazo de kongrueco. Ekzemple, se la internaj diametroj de kuirantaj kruĉoj aŭ la distancoj inter ŝraŭboj en muraj fiksaĵoj estas elektitaj de serio de preferaj nombroj, tiam estas pli probable ke malnovaj kruĉaj klapoj kaj muro-ŝtopilaj truoj povas esti reuzataj kiam la originala produkto estas anstataŭigita.
- Ili estas elektitaj tiel ke kiam produkto estas fabrikata en multaj malsamaj grandecoj, ĉi tiuj estos proksimume egale interspacigitaj sur logaritma skalo. Ili sekve helpas minimumigi la kvanton de malsamaj grandecoj kiuj devas esti fabrikataj aŭ daŭrige provizataj.