Pritzker-premio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pritzker-premio estis kreita en 1979 de Jay A. Pritzker (posedanto interalie de la hotelĉeno Hyatt) kaj aljuĝata ĉiujare. Ĝi estas la plej grava kaj respektata premio pri arkitekturo en la mondo (ĝia reputacio estas komparebla nur al tiu de Nobel-premio, kaj oni ofte aludas al ĝi kiel la “Nobel-premio de arkitekturo”).
Rapidaj faktoj arkitektura premio, Nomita laŭ ...
Pritzker-premio | ||
arkitektura premio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Pritzker family | |
Lando | Usono | |
Fondita de | Jay Pritzker vd | |
Fondita en | 1979 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Fermi
Laŭ la oficiala retpaĝaro ĝi celas “omaĝi unu aŭ pliajn vivantajn arkitektojn, kies laboro montras kombinon de kvalitoj, nome talenton, larĝvidon kaj engaĝiĝon, kaj produktis realajn, signifoplenajn kontribuojn al la homaro kaj al la medio, per la arto de arkitekturo.”