Proceso kontraŭ Jesuo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La proceso kontraŭ Jesuo estas evento priskribita en la kvar kanonaj evangelioj: Evangelio laŭ Mateo (26, 57-27, 26), Evangelio laŭ Marko (14, 53-15, 15), Evangelio laŭ Luko (22, 54-23, 25), Evangelio laŭ Johano (18, 12-19, 16).
Post la celebro de la Lasta Vespermanĝo kune kun siaj apostoloj, Jesuo estis arestita en la ĝardeno de Getsemano, apenaŭ ekster Jerusalemo, kun la kompliceco de Judaso Iskarioto. Sekve li estis pridemandita de la diversaj tiamaj politikaj kaj religiaj aŭtoritatoj: Anas kaj Kajafas, Sinedrio, Pilato, Herodo Antipa. La demandoj flanke de la hebreaj aŭtoritatoj establis lian kulpon pri blasfemo pro la fakto ke li sin egaligis al Dio. La mortokondamno estis konfirmita de Pilato pro la krimo de majestatenco, ĉar li sin proklamis "reĝo de judoj". La ekzekucion oni okazigis per Krucumo.